Se la maten' senkulpa ne konsolas l' animon, kiu vidas sin nigran mizeron, vi, el bruoj kaj el fumoj de l' muta, blua tago emerĝante, Vesper', purecon, pacon vian donu. Ĉiam pli alte super mondo bruna mia rigard' vin kaptas, sin arĝentas, kaj iĝas ĉiel' eĉ mia kor' profunda. |